Károly Vadnai
Károly Vadnai | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1832 en Miskolc | ||||
Morto | 27-an de julio 1902 (70-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 29/1-1-16 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Liberal Party (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Lajos Vadnay vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto politikisto verkisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Károly VADNAI [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vadnai Károly (malofte Vadnay Károly) estis hungara verkisto, redaktoro, ĵurnalisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.
Károly Vadnai naskiĝis la 28-an de aprilo 1832 en Miskolc. Li mortis la 27-an de julio 1902 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Vadnai renkontiĝis kun Sándor Petőfi en 1847, kiu instigis li poemadi. Li finbatalis la hungaran liberecbatalon. Li komencis sian literaturan karieron en 1852 en revuo Hölgyfutár, poste li partoprenis ankaŭ en la redaktado. En 1857 li vojaĝis al Prusio, en 1862 li vizitis Parizon, Londonon, Stambulon. En 1864 li redaktis Fővárosi Lapok-on kaj tiutempe ofte metis artikolojn al A Hon. Inter 1884-1893 li estis deputito parlamenta. Li ofte verkis amajn novelojn, tial oni nomis lin "verkisto de la fraŭlinoj 16 aĝaj".
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A kis tündér (La eta feino) 1860 - romano
- A téli estékre (Por la vintraj vesperoj) 1862 - novelaro
- A rossz szomszéd (La malbona najbaro) 1878, germane en 1884 - novelaro
- Éva leányai (Filinoj de Evo) 1892 - novelaro
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungarlingva Vikipedio
- biografio hungare[rompita ligilo]